Kresta penelopo
Kresta penelopo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kresta penelopo
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Penelope purpurascens (Wagler, 1830) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
subspecioj
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Kresta penelopo aŭ Krestojakuo (Penelope purpurascens) estas neotropika specio de Jakuo, sudamerika kokoforma birdo de la familio de Kracedoj parenca de la nestamasuloj de Aŭstralazio, sed kiu loĝas en Ameriko.
Ili reproduktiĝas en malaltaj teroj el suda Meksiko kaj la Jukatana Duoninsulo al okcidenta Ekvadoro kaj suda Venezuelo ĝis 1850 m altitude.
La Kresta penelopo estas arboloĝanto nome arbara specio. La nesto estas konstruita el bastonetoj en arbo aŭ stumpo kaj kovrita el folioj. La ino demetas 2 aŭ 3 grandajn aspraŝelajn blankajn ovojn kaj kovas ilin sola.
Tiu estas granda ĉasbirdo, kun longo varia el 84 al 91.5 cm. Tiuj birdoj komune pezas ĉirkaŭ 1750 g, kvankam povas pezi tiom malmulte kiom ĝis 1361 g ĉe P. p. brunnescens, la plej malgranda raso averaĝe. Inter standardaj mezuroj, la flugillongo estas 33 al 42.8 cm, la vosto estas 34 al 41.5 cm kaj la tarso estas 7.4 al 9.1 cm.[1][2] Ĝi estas simila laŭ ĝenerala aspekto al meleagro, kun malgranda kapo, longaj fortaj kruroj, kaj longa larĝa vosto. Ĝi estas ĉefe malhelbruna, kun blanka punkteco en kolo kaj brusto. La pugo kaj ventro estas rufecaj. La kapo havas krispecan kreston, el kiu la specio ricevas sian nomon, bluecgrizan nudan haŭtaĵon ĉirkaŭokulan, kaj nudan ruĝan rimarkindan mentonsakon.
Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junaj birdoj havas nigrajn vermikulaĵojn kaj okrecajn makuletojn ĉe la korpoplumaro.
La Kresta penelopo estas bruema birdo kun laŭta kanto plii aŭ kvonk, fajfa kontaktalvoko kaj pova mateniĝa kanto kelIIIa!.
Temas pri sociema birdo, ofte vidata en paroj aŭ familigrupoj de 6–12. Ĝi piediras laŭlonge de branĉoj serĉe de frukto kaj folioj kiujn ĝi manĝas, aŭ ekflugas per peza anieca flugilfrapado kaj glitado.
La teritorio de tiu specio estis akre tuŝita for de malproksimaj aŭ protektitaj arbaroj pro senarbarigo kaj ĉasado.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2010-05-24) Birds of Peru: Revised and Updated Edition - Thomas S. Schulenberg, Douglas F. Stotz, Daniel F. Lane, John P. O'Neill, Theodore A. Parker III - Google Books. Books.google.com.
- ↑ Curassows, Guans and Chachalacas de Nigel Hughes. Wildside Books (UK). 2006, ISBN 0905062264
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Hilty, Birds of Venezuela, ISBN 0-7136-6418-5
- Stiles kaj Skutch, A guide to the birds of Costa Rica ISBN 0-8014-9600-4
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Poŝtmarkoj (el Meksiko) montras Mapon ĉe bird-stamps.org
|